Proverbs 13

1Saĝa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon. 2La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas. 4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas. 5Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto. 6La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon. 7Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon. 8Per sia riĉeco homo savas sian animon; Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon. 9La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos. 10Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon. 11Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas. 12Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo. 13Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. 14Instruo de saĝulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. 15Bona prudento plaĉigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata. 16Ĉiu prudentulo agas konscie; Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon. 17Malbona sendito falas en malfeliĉon; Sed sendito fidela sanigas. 18Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. 19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono. 20Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron. 21Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono. 22Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo. 23Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. 24Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas. 25Virtulo manĝas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Copyright information for Esperanto